Amuzaĵoj

Paŝoj en la Mallumoj

La verkinto de la libreto "Bonhumoraj Piluloj" nomis sin Ergoto de Bonaero. Jen unu el kelkaj mallongaj rakontoj.

Mia edzino vekis min per forta skuado.

"Lasu mian brakon. Kio okazis?" mi diris.

"Malsupre," ŝi flustris, "aŭdiĝas bruoj. Estas iu ŝtelisto."

"Trankviliĝu. Mi tuj aranĝos la aferon." Mi prenis mian revolveron, silente subeniris la ŝtuparon kaj premis la pafiltubon kontraŭ la dorso de la ulo kiu malfermis la tirkeston de mia ŝranko.

Kaj la ulo ne kontraŭstaris. Li tiel paliĝis ke mi povis, eĉ en la mallumo, vidi la blankecon de lia vizaĝo. Li lasis fali sin en brakseĝon kaj ekploris: "Mi petas, ne voku la policon! Mi ĵuras ke ĉi tiu estas la unua fojo ke mi faras ion tian!"

"Ĉu vere unuafoje vi faras ĉi tion?"

"Certe, certe! La tutan vivon mi estis honesta, sed la neceso devigis min al ĉi tio. Ne voku la policon."

"Mi pripensos ĝin," mi diris. "Ĉu vi povas ĵuri ke vi estis honesta la tutan vivon, kaj ke ĉi tiu estas via unua ŝtelo?"

"Mi ĵuros kun la mano apogita sur la Sankta Biblio, se vi havas ekzempleron! Ĉu vi havas?"

"Fakte, ne. Sed mi kredas al vi. Ne movu vin aŭ mi alpafos vian kapon."

Mi diskis telefonnumeron. Alvenis la polico kaj arestis lin. Kaj mi revenis en la dormoĉambron kaj rakontis la aventuron al mia edzino. Kaj ŝi respondis:

"Vi agis trafe, karulo! Imagu! Lia unua ŝtelo!"

"Memokompreneble, kara edzinjo! Neeblas permesi ke ĉi tiuj amatoroj akaparu la merkaton!", mi flustris.

Mi gardis mian revolveron apud miaj dirkoj* kaj mi endormiĝis kun kontentiĝo de plenumita devo.

 

*DIRKO - hokŝlosilo por ŝteli.

 

 

 

 

supren - top