Amuzaĵoj

Sonĝo Teruras, Sonĝo Forkuras

Cezare Rosetti verkis libron de mallongaj rakontoj titolita "Kredu Min, Sinjoro". Ĉi tiu estas unu el la rakontoj. La loko de la afero estas la urbego "Plurtown", verŝajne en Anglio.
Lia frato, Reto Rosetti, ankaŭ verkis amuzaĵon pri angloj - vidu La Eternaj Angloj

Estis la sesa vespere, kaj mi ne sciis kiel distri min. Mi estas en Plurtown...... Plurtown.....? "Mi bone konas la nomon de tiu urbego," mi pensis. .......Nu, estas io..... Kio ĝi estas? Strange kiel la memoro evitas. Mi tiom pensas pri aferoj lastatempe, ke la memoro ellasas. Jes, nun mi memoras! Estas esperanto-grupo en ĉi tiu urbo, jes -- kaj ankaŭ en multaj urboj , kiujn mi jam trapasis. Ho, stultulo! Mi perdis la ŝancon ĝui elizeajn vesperojn.

Tuj mi enketis. Mi estas bonŝanca. Tiun saman vesperon okazos kunveno je la oka. Mi malpaciencis. La du longaj horoj fine preterpasis per trenaj piedoj. Ja la oka mi iris al la esperanta grupejo. Mi eniris la ĉambron. Mi restis ĝis la deka horo, kaj mi iris hejmen kun forta sento de deprimo. La aĉa prononcado, la manko de viveco kaj esprimkapableco, la malmulteco de esperanta parolado, la "buŝado" pri la interna ideo, dum mankis ĉia ideo pri la esenco de la lingvo: ĉio pezigis mian koron.

En la hotelo mi manĝis aŭtomate, pensante pri la samideano, kiuj nescie mokadis la lingvon. Ne temis pri lernantoj - mi mem estas lernanto -, temis pri io pli grava. Mankis sento pri la lingvo. Mankis konstato ke ĝi ne estas nur kodo por balbuti kutimaĵojn. Mankis konstato pri ĝia esprimkapableco kaj plensanga viveco, matureco kaj digno. Mankis kompreno, ke ĝi devas esti prononcata laŭ siaj propraj reguloj, ne per mez- kaj sudanglaj misprononcoj devenantaj el malklera aroganteco. Jen kio incitis: la paralizanta memsufiĉo.

Mi ne povis endormiĝi. Mi turniĝis de flanko al flanko sed la temo muelis en mia cerbo, ĝis mi volis salti el la lito kaj kuri al la domo de ĉiu Plurtown'a esperantisto kaj krii proteste. Fine mi malkviete endormiĝis.

Mi sonĝis. Mi estis en Plurtown. Mi sciis, ke ĝi estas Plurtown, se iel ĝi aspektas kiel alia urbo. Policano staris en la mezo de la placo. Mi diris al li: :"Ĉu vi scias, kie estas la esperanta kunvenejo?" La policano rigardis min, kvazaŭ mi estus freneza, kaj eksplodis en laŭta rido. "Ha, ha, he, he, hi, hi, ho, ho, hu. hu!" Mi rigardis la policanon konsternite. "Esperanto, Malesperanto!" li diris. "Ni povis starigi leĝon kontraŭ ĝi; sed oni decidis, ke ĝi estas tro ridinda por meriti konsideron. Vi ja volas iri al la kunveno? La kunvenejo estas tie, vidu: kie tiu esperantisto sidas sur la trotuaro."

"Kion li faras?" mi demandis.

"Ĉu vi ne scias? Li konstruas ian bazan lesperanton. Antaŭ li, sternita sur la trotuaro, estas teksto de la Originala Verkaro, literita per grandaj, disaj, lignaj literoj. Li deprenas ĉiujn esprimplenajn vortojn kaj ĵetas ilin flanken; sed se vorto aspektas kiel neologismo, li elprenas ĝin per tenajlo. Nun li prenas la r'ojn el kelkaj vortoj kaj metas ilin inter vortojn, kiu finiĝas per vokaloj, kaj vortoj, kiu komenciĝas per vokalo. En la granda korbo apud si li havas amason de ŭ'oj, kaj en multajn vortojn li metas unu el tiuj ŭ'oj post la o kaj kreas diftongon. El kelkaj vortoj li prenas la i kaj miksas ĝin kun e el la apuda korbeto, kaj la rezulto estas mallonga sono inter la du, simila al la angla i. Tiun alojan literon li remetas."

Alarmite mi kuris al la lingvofuŝanto. "Vi ne devas fari tion, la afero ne estas pardonebla", mi kriis.

"Ha, vi paroŭlas pe nejpaadoŭnebla fremda-r-akcentoŭ. Vi ĉiam proŭnoŭncas la r. Eniru en la ĉambron kaj aŭdu la pe'fektan proŭnoŭncadon."

Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. "Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r-esperantistoŭ, kiju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kva'dek jaroj. Sidiĝu enter ni."

Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estis maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dek du viroj.

:"Kiuj ili estas?"

"Ele estas la juĝantoj, kijuŭi prizo'gas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ."

Mi prezentis min.

"Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale?"

Mi kapjesis. Miaj gepatroj ja estas itallingvaj svisoj el kantono Tiĉino. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: "Parolu esperante!"

La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:
"Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri la stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj...."

La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: "Ne estas permesite paroli pri politiko."

"Pa'doŭnu men...... Viroj konstruas la stratojn. En la stratoj estas doŭmoj, le'nejoj, preĝejoj....."

La juĝantaro leviĝis kaj diris: "Ne estas permesite paroli pri religio."

"Pa'doŭnu men...... Estas doŭmoj, le'nejoj, sed ne preĝejoj...."

"Bonege,". diris la juĝantaro.

:"Kaj en la stratoj estas lumfostoj, kaj ĉijuvespere venas lante-"

La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: "Ve, fi - vi diraĉis neologismon! Lante ne estas permesite."

"Sed mi celis diri: .... venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn," defendis la parolanto.

La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la juĝantaro, akuzis: "Vi faris nepa'doneblan pekon, vi diris neologismon."

Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis, kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de la benko ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego.

La parolanto daŭrigis: "Nu ĉiju doŭmoŭ estas farita el.... el..... el CEMENT kaj el.... el.... BRICKS kaj la .... la..... la..... e..... Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pe'mesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle.

:La knabeto protestis: "Mi bone komprenas."

La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris: "Jes, vi pensas, ke vi komprejnas, sed vi nej komprejnas pri la Interna-r-Ideo de nia kara lengvoŭ."

Post la fino de la parolado la prezidanto komencis paroli angle. Li diris: "Kiel vi scias, ĉiu lernoklaso fiaskis. Ordinare la lernantoj ĉeestas dum du-tri vesperoj kaj forlasas, antaŭ ol ni povas klarigi al ili pri la Interna Ideo. Dum la lastaj kvardek jaroj ni komencis la instruadon de miloj da lernantoj, sed pro ia nekomprenebla kaŭzo oni ne interesiĝis. Nu, ĉu iu povas sugesti kiel venigi ilin denove?"

Neniu respondis.

La prezidanto daŭrigis: "Bedaŭrinde ni ne povas revenigi ĉiujn, sed tio ne estas nia kulpo, ĉar dum la daŭro de kvardek jaroj multaj mortis. Mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis ilin per 'Boŭnan tagon' aŭ Boŭnan vesperon' por interesigi ilin, sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto, eĉ pli ol tiuj, kiuj ne eklernis. La problemo estas ja malfacila, kaj mi proponas ke ni lasu la solvon al la juĝantaro."

La juĝantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj kaj iris en apudan ĉambron. Ĉiuj atendis. Post tri horoj ili revenis al la benkoj, kaj la gvidanto klarigis angle:

"Ni bone konsideris la problemon de ĉiuj flankoj, kaj post plena enketo ni venis al la konkludo, ke la miloj, kiuj eklernis, estas granda gajno por la Esperanta movado. Nome ili naŭziĝis tiel funde pri Esperanto kaj universalaj lingvoj, ke ni povas resti certaj ke ne estas danĝero, ke iu alia internacia lingvo povos varbi ilin. Sekve ni konstruis fortegan digon kontraŭ Ido, Bolak, Volapuk, Interglossa, Solresol, ktp. Krom tio ni povas fieri (kaj mi diras tion en plena modesto) ke miloj da homoj en Plurtown scias diri 'tabloŭ, sejĝoŭ, tasoŭ, kaj libroŭ' kiuj estas (kiel vi ĉiuj certe konsentos) tre utilaj vortoj."

Ĉiuj laŭte kaj longe aplaŭdis, kaj mi vekiĝis. Necesis al mi iom da tempo por igi naturforma mian buŝon, kiu estis tute tordita.

 


 

 

 

 

supren - top