Instruilo por la programlingvo Pitono Bonvolu sendi korektojn,
proponojn, kaj sugestojn al vilcxjo ĉe esperanto-me.org
|
La komputilaj
terminoj (inkluzive de terminoj por komputilaj klavoj) uzitaj en ĉi tiu
instruilo estas plejparte trovitaj en:
Komputada
leksikono de Sergio Pokrovskij
Jen vortoj kiuj havas specialan signifon en ĉi tiuj paĝoj -
<REG>:
speciala klavo de la klavaro, nomita 'ctl'
. Angle- 'control
key'
instrukcio: linio de kodo
en programo(skripto). Kutime ordono, deklaro, difino, k.t.p.
Angle-'instruction'
komando: ordono al komputilo
ekster programo(skripto). Ekz. "Kompilu".
Angle-'command'
krampoj: rondaj krampoj (),ortaj krampoj [], kurbaj krampoj {}
listo: Pitona datumtipo - aro de nombroj, ĉenoj, k.t.p en unu objekto.
marĝeno: Blankospaco(j) antaŭ la unua kodo-signo en linio de kodo.
neŝanĝebla
variablo: variablo, kiun Pitono rekreas (en malsama
memorloko) kiam vi ŝanĝas ĝin.
Angle-'immutable
variable'
prafunkcio:
funkcio uzebla sen ia deklaro
Angle-
'built-in function'
pramodulo:
modulo uzebla sen ia deklaro
Angle-'standard module'
primativa: vorto
aŭ variablo jam difinita de Pitono
Angle-
'built-in'
rektvico: stako
traktita laŭ "la unua enmetita estas la unua deprenota". Stako kutime
estas traktita laŭ "la lasta enmetita estas la unua deprenota"
Angle-
'queue'
sekc-notacio:
notacio por trakti partojn da ĉenoj, listoj,k.t.p
Angle-'slice notation'
senvalora: variablo, kiu ne estas uzita aŭ difinita ĝis nun.
signo:
litero aŭ cifero aŭ klavsigno
Angle-
'character'
vortaro: Pitona
datumtipo - aro de paroj en objekto
Angle-
'dictionary'
Pitono havas pramodulojn, prafunkciojn, kaj primativajn vortojn kaj variablojn. La nomoj de tiuj aĵoj plejparte estas vortoj el la angla lingvo, kaj ne havas Esperantan signifon. Ili ne havas gramatikan finaĵon en ĉi tiu paĝaro.
Por helpi la leganton kompreni la ekzemplerojn in ĉi tiu instruilo, la kodo-tiparo estas egallarĝa kaj kolorita.
entajpita fontkodo estas kolorita jene
Pitonaj respondoj estas koloritaj jene
Komentoj estas koloritaj jene
En la ekzemploj estas informfrazeroj, kiujn Pitono videbligas. Ĉi tiuj informfrazeroj estas anglaj frazeroj, kaj ili estas indikitaj per kursiva stilo.
| Supren |