Listo de krimenigmoj

La Afero de la Arkta Esploristo

Johano Ŝtono, maljuna fraŭlo kaj fama esploristo de la Norda Poluso, estis trovita en sia dormĉambro, murdita.

En la muro de la salono estas malplena monŝranko. Malaperis juveloj, kiuj valoris 400,000 dolarojn.

S-ro Ŝtono ege timis, ke ŝtelistoj forportos siajn memoraĵojn de la vojaĝoj al la Norda Poluso. Do, li dungis privatajn gardistojn, kiu lasis vizitantojn eniri senĝene, sed serĉis ilin tre zorge auntaŭ ili foriros.

La polico do konkludis, ke la krimulo kunportis ion, kaŝis la monon en ĝi, kaj lasis ĝin en la domo, planante reakiri ĝin poste.

La polica inspektoro petis, ke D-ro Solvanto ĉeestos la aŭkcion de la posedaĵoj de la fama esploristo. "Ĉion en la domo estas vendotan. La krimulo sendube ĉeestos la aŭkcion por aĉeti tion, en kio li kaŝis la juvelojn. Eble vi povas helpi kapti lin."

Je la tago de la aŭkcio D-ro Solvanto komencis regardi la aĵojn vendotajn. Li haltis antaŭ aro de memoraĵoj. Tie estas kelkaj bestoj remburitaj -du polusaj ursoj kaj unu pingveno. Ankaŭ estas tri fiŝoj remburitaj, kaj diversaj Inuitaj* vestoj, manĝiloj kaj armiloj.

"La mortiginto certe estas ĉi tie. Ĉu vi povas elmontri lin?", demandis la inspektoro.

"Ne", diris D-ro Solvanto, "Sed mi scias la aĵon en kio la krimulo kaŝis la juvelojn. Kiam li aĉetos ĝin, ni kaptos ilin.

Kiel D-ro Solvanto sciis la aĵon en kio la krimulo kaŝis la juvelojn? Jen solvo


*Inuito signifas Eskimon - nun estas preferata

 

supren - top