Listo de krimenigmoj

La Afero de la Dua Testamento

"La junulo, Marko Ralo, insistas, ke ĉi tiu estas la lasta testamento de sia onklo", diris Hanson, la advocato. Li donis la dokumenton al D-ro Solvanto dum ambaŭ homoj sidis en la kabineto de la doktoro.

D-ro Sovanto fifetis pro surprizo. Estis testamento de milionulo Arturo Kolbo, en kiu Arturo heredigis ĉion al sia nevo, Marko Ralo.

"Ĉu ĉi tiu testamento estas la lasta?", demandis D-ro Solvanto.

"Jes", diris la advocato. "Arturo Kolbo mortis dum aprilo - la 21an, fakte. Estas antaŭa testamento, kiu heredigas ĉion al miaj klientoj, la fratinoj de Arturo. Sed ĉi tiu testamento estas datita dek du tagoj post la antaŭa. Se ĉi tiu estas aŭtentika, miaj kliento perdos ĉion al Marko."

"Kie Marko trovis la testamenton?"

Hanson grimacis. "Li diras, ke trovis ĝin inter la paĝoj de grandegan antikvan Biblon en la biblioteko. Li vagrigardis la libron, kaj subite trovis la testamenton inter paĝoj 157 kaj 158. La biblio estas sufiĉe granda, ke oni povas kaŝi testamenton tie."

D-ro Solvanto redonis la testamenton al la advocato. "Mia opinio estas, ke la testamento ne estas aŭtentika. Mi scias, ke Marko ne trovis ĝin kiel li diris."

Kiel D-ro Solvanto sciis, ke la nevo mensogis? Jen solvo

 

 

supren - top