Listo de krimenigmoj

La Afero de la Onklo Murdita

Eriko Zono neniam antaŭe forlasis la urbon Nov-Jorko. Post 72 jaroj li subite vizitis la urbon Portlando, en la ŝtato Oregono, en Usono.

La kialo por la vizito estas mistero, sed la ilo kiu mortigis lin estas kontata - oni pafis lin per pistolo en lia hotelĉambro.

D-ro Solvanto sidis kun inspektoro en la Nov-Jorka policejo kaj legis la raporton senditan de la polico en Portlando. Virino telefonis la hotelon por peti paroli kun S-ro Zono, sed la mortiginto eniris aŭ eliris la ĉambron senrimarke.

"S-ro Zono ne havas edzinon aŭ gefilojn, do la plej proksima parenco estas nevino, kiu ankaŭ loĝas ĉi tie, en Nov-Jorko. Eble ŝi heredos ĉion", diris la inspektoro. "Mi devas sciigu ŝin pri la murdo. Estas tre malagrabla tasko - ĉu vi iros kun mi al ŝia apartamento?"

D-ro Solvanto kaj la inspektoro eniris la apartamenton. La inspektoro murmuris iomete, kaj finfine diris, "Mi bedaŭras, ke mi devas diri al vi, ke via onklo Eriko estis murdita en Portlando antaŭ ses horoj."

La nevino, dikema kvindekjara virino, falis en seĝon kaj metis la vizaĝon en la manoj.

"Ĉu vi scias la kialon, ke via onklo vojaĝis?" petis la inspektoro.

La nevino kapneis. "Ne, mi scias nenion pri la vojaĝo. Li ne konas eĉ unu personon en Oregono. Ĉiuj el liaj amikoj kaj konatoj estas ĉi tie en Nov-Jorko."

D-ro Solvanto diris, "Inspektoro, estas klara, ke ĉi tiu nevino mensogas. Eble ŝi estas kulpanto. Mi sugestas, ke vi arestos ŝin."

Kiel D-ro Solvanto sciis, ke la nevino mensogis? Jen solvo

 

 

supren - top