Listo de krimenigmoj

La Afero de la Omaro-Restoracio

La korpo de Alano Petzo, kaŝita per polica kovrilo, restis sur la planko de la kuirejo en la Omaro-Restoracio.

"Alano ĉiam estis tro malavara," diris S-ino Petzo, kiu ploris dum ŝi respondis al la demandoj de la policanoj. "Li ofte donis manĝaĵon al senmonuloj."

"S-ro Petzo sole eniris la kuirejon je la unua," diris al inspektoro al D-ro Solvanto. "Je proksimume la unua kaj duono, lia edzino trovis ilin morta. Ni eltrovis, ke dum tiu duonhoro du senmonuloj eniris la kuirejon tra la malantaŭa pordo kaj petis manĝaĵon." La inspektoro elmontris du homojn kiu staris timeme en angulo.

Unu, la blondulo, parolis rapide. "Mi scias nenon pri la afero. La kuiristo metis grandan ruĝan omaron en poto, kaj diris al mi reveni en dudek minutoj."

La alia, barbulo, rigardis la plankon kaj parolis flustre. "Kiam mi eniris por peti manĝaĵon mi vidis la korpon sur la planko. Mi tuj forkuris, ĉar mi timis, ke la polico kredos, ke mi estas kulpa!"

"Jen la kulpanto," diris D-ro Solvano, montrante al unu el la du senmonuloj.

Kiel D-ro Solvanto sciis la kulpanton? Jen solvo


 

supren - top