Instruilo por la programlingvo Pitono

Bonvolu sendi korektojn, proponojn, kaj sugestojn al vilcxjo ĉe esperanto-me.org

Instali Pitonon

Por instali Pitonon en via komputilo, vi devas legi la instrukciojn en la Pitonan hejmpaĝo.
La hejmpaĝo por Pitono estas http://www.python.org/. Bedaŭrinde, ĉio estas en la angla lingvo.

Avertu: La subtenantoj de Pitono je la supra adreso ne apogas la uzadon de Esperanto. Bonvolu angle peti informon kaj helpon tie.

Jen resumo:

Vindoza (32-bita) sistemo: .exe dosiero estas havebla. Enŝuti ĝin en via komputila kaj instali ĝin same kiel iu ajn programon.

#NIX sistemo: Ofte Pitono jam estas instalita. Se ne, estas duuma dosiero (angle:'binary file') aŭ fontkoda dosiero por RPM-a instalo.
Rimarku: Ofte, la grafika parto de la Pitona pakaĝo (nomita Tkinter) ne estis aŭtomate instalita. Tiuokaze, uzu programon yum por instali ĝin (yum install Tkinter).

Makintoŝa sistemo: Estas Pitona versio por ĉiu moderna Makintoŝa sistemo.

Supren