Instruilo por la programlingvo Pitono Bonvolu sendi
korektojn,
proponojn, kaj sugestojn al vilcxjo ĉe esperanto-me.org
|
Interaĝa Reĝimo
Traktado de Eraroj
Lanĉi Pitonan
Skripton
Fontkodaj Kodoprezentoj
Esperantaj signoj en fontkodo
La programo IDLE estas grafika interfaco por atingi Pitonon. Gi estas parto de la instal-pakaĝo. Per IDLE, vi povas skribi la ekzemplojn el ĉi tiu paĝaro.
La interpretilo invitos komandon/instrukcion per la ununivela invito, kiu estas kutime tri "pli ol" signoj (`>>> '); Se la komando/instrukcio ne estas kompleta, Pitono invitos la ceteron per dunivela invito, kiu estas kutime tri punktoj (`... ').
IDLE videbligas bonvenan mesaĝon, kiu enhavas versian numeron kaj kopirajtan avizon antaŭ la unua invito, ekz.:
python
Python 2.3.4 (#53, May 25 2004, 21:17:02)
Type "copyright", "credits" or "license()" for more information.
>>>
Por ke vi povas korekti aŭ plibonigi vian kodon kaj refunkciigi ĝin, konservu ĝin en dosiero. IDLE provizas tian kapablecon. Oni nomas kodon en dosiero 'skripto'. Vi povas voki unu skripton per alia, kaj do krei komplikajn programojn.
Kiam eraro okazas, la interpretilo videbligas pri-eraran mesaĝon kaj stakan spuron, kaj revenos al la ununivela invito. (Esceptoj traktitaj sukcese en la programo ne estas eraroj en tiu situacio.) Iom da eraroj estas nepre fatalaj, kaj la interpretilo ĉesiĝis kun nenula rezulto: tiaj eraroj okazas pro internaj malkonsistoj aŭ manko de sufiĉa memoro.
Oni povas uzi kodoprezentojn krom ASCII-o en Pitona fontkodo. La plej bona metodo fari tion estas meti specialan komenton je la supro de la skripto, kiu difinas la kodprezenton:
# -*- coding: UTF-8 -*-
Rimarku , ke oni komencas komenton en Pitono per la signo "#".
Per ĉi tiu deklaro, Pitono traktas ĉiun signon en la dosiero kiel UTF-8, kaj vi povas skribi Unikodaj ĉen-literaloj per la elektita kodoprezentoj. La listo de eblaj kodoprezentoj estas trovebla en la Python Library Reference, en la sekcio nomita codecs.
Per la uzo de kodoprezento 'UTF-8', oni povas uzi la litersignojn de la plejparto da lingvoj en la mondo en literaloj kaj komentoj. Kompreneble, via redaktilo kaj sia fontoj devas apogi kodoprezenton 'UTF-8'.
Pitono apogas Unikodon en fontkodaj literaloj kaj ĉenoj, sed ne en la nomoj de variabloj aŭ funkcioj, ktp. Plue, la grafika interfaco IDLE ne akceptas Unikodajn signojn kiel unopajn signojn. Aliaj interfacoj (ekz. wxPython) ja akceptas Unikodajn signojn.
Rimarku, ke versio 3.x de Pitono akceptas Unikodajn signojn en variabloj, funkcioj, ktp.| Supren |